Ecoj de la akvo

La Ecoj de la akvo kaj ĝia granda signifo en la vivanta naturo faras ĝin unu el la plej gravaj substancoj de la Tero. Tiuj fizikaj, kemiaj, elektraj kaj optikaj ecoj baziĝas sur la konstruo de la akvomolekulo kaj la el ĝi rezultantaj ĉeniĝoj kaj interefikadoj inter la akvomolekuloj per hidrogenaj pontoligoj, elektraj dipolaj fortoj kaj pliaj fortoj, ekzemple la forto de Van-der-Waals.

La fortoj ĉi tie klarigataj koncernas, se ne indikite alie, la akvon kiel pursubstancon, do sen solvitaj substancoj. En la naturo ne troviĝas akvo en tiu formo. Puran akvon oni produktas en laboratorio, plejparte per distilado, kaj oni nomas ĝin pro tio distilita akvo. Per la solvado de aliaj substancoj okazas ŝanĝiĝoj de la ecoj de la akvo. Pro tio la ĉi tie indikitaj donitaĵoj nur tre limigite validas por la akvo en la naturo trovita.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy